Judges 5

1Kaj ekkantis Debora, kaj Barak, filo de Abinoam, en tiu tago, jene: 2Ĉar la ĉefoj gvidis en Izrael Kaj la popolo montris sin fervora, Benu la Eternulon. 3Aŭskultu, ho reĝoj; atentu, ho princoj: Mi al la Eternulo, mi kantas; Mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael. 4Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la ĉielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon. 5La montoj fluis antaŭ la Eternulo, Tiu Sinaj antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael. 6En la tempo de Ŝamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laŭ flankaj vojetoj. 7Forestis juĝistoj en Izrael, forestis, Ĝis stariĝis mi, Debora, Ĝis stariĝis mi, patrino en Izrael. 8Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaŭ la pordego. Ĉu iu vidis ŝildon aŭ lancon Ĉe la kvardek miloj de Izrael? 9Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon. 10Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapiŝoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu! 11Inter la kantoj de la pafarkistoj ĉe la akvoĉerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo. 12Vekiĝu, vekiĝu, Debora, Vekiĝu, vekiĝu, kantu kanton; Leviĝu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam! 13Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo; La Eternulo eliris kun mi inter la herooj. 14De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Maĥir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono. 15Kaj princoj el Isaĥar estis kun Debora, Kaj Isaĥar, kiel Barak, kuris en la valon. Ĉe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiliĝoj. 16Kial vi sidas inter la baraĵoj, Aŭskultante la fajfadon ĉe la brutaroj? Ĉe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiliĝoj. 17Gilead restis transe de Jordan; Kaj kial Dan sidas sur la ŝipoj? Aŝer sidas sur la bordo de la maro, Kaj loĝas ĉe siaj golfoj. 18Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altaĵoj de la kampo. 19Venis reĝoj, ili batalis; Tiam batalis reĝoj de Kanaan En Taanaĥ, ĉe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono. 20El la ĉielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraŭ Sisera. 21La torento Kiŝon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kiŝon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn. 22Tiam frapis la hufoj de ĉevaloj Pro la rapidega forkurado de fortuloj. 23Malbenu la urbon Meroz, diris anĝelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu ĝiajn loĝantojn; Ĉar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj. 24Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido Ĥeber, Inter la virinoj en la tendo ŝi estu benita. 25Akvon li petis, lakton ŝi donis; En belega kaliko ŝi alportis buteron. 26Ŝi etendis sian manon al najlo Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj; Kaj ŝi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon, Kaj frakasis kaj traboris lian tempion. 27Al ŝiaj piedoj li kliniĝis kaj falis kaj ekkuŝis; Al ŝiaj piedoj li kliniĝis kaj falis; Kie li kliniĝis, tie li falis pereinta. 28Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la patrino de Sisera: Kial longe ne venas lia ĉaro? Kial malfruiĝas la radoj de liaj kaleŝoj? 29La saĝaj el ŝiaj sinjorinoj respondas al ŝi, Kaj ŝi mem al si respondas: 30Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aŭ po du knabinoj por ĉiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambaŭflanke broditajn por la kolo. 31Tiel pereu ĉiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la leviĝanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.

Copyright information for Esperanto